ArcheoPark Netolice Naleziste Muzeum

Serĉi

 

La arĥeologiaj esploroj

La fortikaĵo Na Jánu kaj ties ĉirkaŭaĵo estas grava arĥeologia rezervejo,esploranta de vico de institucioj (Archeos, muzeoj en České Budějovice kaj Prachatice). Arĥeologiaj esploroj sisteme realiĝas ĉi tie ekde la j. 2000, kiam faris la unuan ampleksan malkovron de la estintaj fortikaĵo kaj tombejo Jaromír Beneš kaj Petr Hrubý. Al tiu ĉi malkovro ligiĝis pluaj realiĝoj malpli grandaj. Ĝis nun oni sukcesis ekscii la karakteron de la ĉefaj elementoj de la fortikado, precipe la konstruon de la okcidenta baro de la akropolo, estiĝinta en la 10.-a jarcento kaj poste kelkfoje rekonstruita. Post la neniigo de la baraĵo post la duono de la 13.-a jarcento daŭris entombigado en la novepoko. La plej interesa malnovtempa tombo estas tiu de sepjara infano kun bronzaj juveloj malantaŭ la oreloj. La esploro de la korpo de la suda ŝutita baro pruvis ties konstruon kaj helpis dati ĝin al la 10.-a jarcento. El la esploroj devenas vico de valoraj objektoj el la frua mezepoko, precipe keramiko kaj tranĉiloj, agrafoj ktp. En la ĉirkaŭaĵo de la burgo okazis vico de interesaj entreprenoj. Al la plej gravaj apartenas la malkovrita parto de setlejo antaŭ la burgo, kiun faris Juraj Thoma. El la setlejo devenas vico de interesaj objektoj, ekzemple ĉarma ĉevala figureto.

 

 

Superrigardo pri esploroj

Informoj pri la paĝaro | Mapo de la paĝaro ©2006 Město Netolice, Archeos. DESIGN: Nebe s.r.o