La historio
La netolica fortikaĵo ĝenerale estas envicigita al přemyslidaj administraj burgoj de la sudbohemia regiono, konstruitaj komence de la ĉeĥa ŝtato dum la 10.- jarcento. Ĝi apartenis kune kun la malnova Prácheň kaj Chýnov al la administraj centroj de la suda Bohemio, konstruitaj per malnovtempa maniero antaŭ la epoko de ŝtonaj burgoj kaj urboj. La burgo ĝuis pri bonaj kondiĉoj por disvolviĝi, ĉefe dank´al taŭga situo ĉe la negocvojo de Linz al Prago en la relative malmulte priloĝigita sudbohemia pejzaĝo.
Arĥeologiaj esploroj pruvis ĝis nun viglan loĝigon ekde la 10.-a jarcento ĝis la neniigo de la administra funkcio de la burgo. El la 12.-a kaj 13.-a jarcentoj konserviĝis jam skribaj mencioj pri netolicaj burgestroj kaj pri antaŭburga komunumo kun la preĝejo de s. Venceslao. Komence de la 12.-a jarcento (la dokumento datita en la j. 1088 estiĝis versimile nur dum unuaj jardekoj de la 12.-a jarcento) ni havas pruvon pri enspezo el Netolice, apartenanta al princo, sed ĝian parton ricevadis kapitulo Vyšehrad (en Prago), do la eklezio. Al la j. 1353 en dokumento de la reĝo Přemysl Otakar la II.-a estas nomita burgestro Jaroslav kiel atestanto de iu jurista ago, kiu destinis ankaŭ privilegiojn de la kapitulo Vyšehrad. Post nelonge tamen la burgo perdadis sian signifon pro la novaj reĝaj centroj České Budějovice kaj ŝtona burgo Hluboká. La tutan regionon ricevis poste monaĥejo Zlatá koruna. La loko de la akropolo proksime de la neniiĝinta preĝejo de s. Johano longe estis uzata kiel paroĥa tombejo. En la 19.-a jarcento en la loko de la forgesita burgo estis konstruita gastejo. Nur la nuntempa zorgo pri memorindaĵoj kaj la arĥeologiaj esploroj revivigis la signifon de la fortikaĵo por la publiko.
