ArcheoPark Netolice Naleziste Muzeum

Serĉi

 

Arĥeoparko

En la sorĉa loko de akropolo de la estinta přemyslida fortikaĵo sur la monteto sv. Ján, rekte en la urba protektata zono en Netolice, estiĝas ekde la j. 2004 arĥeologia parko, direktiĝinta al la malmulte konata erao de la ekesto de la ĉeĥa ŝtato dum la frua mezepoko. Temas pri la unua sudbohemia arĥeologia memorindaĵo prezentata per rekta rekonstruo.

Konsekvence kun la estiĝo de la přemyslida ŝtato ekde la duono de la 10.-a jarcento elkreskis en Ĉeĥio vico de princaj administraj burgoj kiel provincaj centroj. La reto de fortikaĵoj, sidejoj de princaj administrantoj, estis fundo de la plej malnova administra sistemo de la ĉeĥa ŝtato, t.n. burga. La unua skriba mencio pri la fortikaĵo Netolice estas en la latine skribita kroniko de Kosmas „Chronica Bohemorum“ al la j. 981, kiel pri ĉelima fortikaĵo, kune kun la fortikaĵoj Chýnov kaj Doudleby. La plej malnova laŭnome konata princa administranto Nemoj almemoriĝas jam en la j. 1167. La frumezepoka administranta fortikaĵo situis sur roka terlango super la rivereto Rapačov. Netolicaj fortikaĵo kaj merkata komunumo estis tiutempe grava princa kaj reĝa administra, negoca kaj militista centro de granda parto de la suda Bohemio ĉe la vojkruciĝo de kelkaj negocvojoj. La plej konataj vojoj estis tiu al aŭstria Linz kaj Bavario.

 

En la estinta akropolo de la fortikaĵo, uzata jam dum la frua mezepoko ankaŭ kiel paroĥa tombejo, staris preĝejeto de s. Johano, neniigita en la j. 1788 dum la reformado de la imperiestro Josef la II.-a. Ĝis hodiaŭ konserviĝis monumentaj baroj de la fortikaĵo kaj troviĝas ĉi tie multo de keramikaj rompaĵoj kaj ostrestaĵoj el la 10.-a ĝis la 14.- a jarcentoj. Ĝis la duono de la 20.-a jarcento, antaŭ ol la tuta arealo senzorgiĝis, estadis ĉi tie ŝatata ekskurzloko kun parko, gastejo, kegloludejo kaj dancplato.

 

En la akropolo de la fortikaĵo la societo „Archeos“ realizas jam dum kelkaj jaroj arĥeologiajn esplorojn. Sur ties bazo kaj kadre de la projekto Historická krajina Netolicko (La historia pejzaĝo Netolice) estiĝas poparte la arĥeoparko kiel eksteriera muzeo. Ĝis la j. 2006 devus esti finkonstruita la unua objekto, montraĵo de barkonstruo, kiun kreas parto de mezepoka ŝtona baro kaj ligna palisado kun gardoturo, tiu servos kiel belvida turo kun rigardo al la urbo kaj panoramo de Šumava. Dum la pluaj etapoj devus estiĝi objektoj kiel porvizitanta centro, montraĵoj de loĝado, metiistaj laborejoj, nobela domo kaj oni cerbumas eĉ pri renovigo de la preĝejo en la frumezepoka aspekto. Samtempe oni preparas ekspozicion de la frua mezepoko en la mezepokaj keloj de Muzeo de MUDr. Otakar Kudrna.

Ĉiuj laboroj okazas pere de arĥeologie pruvitaj tiutempaj manieroj, dum estas verifataj la devenaj teĥnologioj, materialoj kaj laboriloj. Estiĝas tiel produkto de porturisma agado, taŭga por allogi vizitantojn, altvalora kaj el la vidpunkto de kredinda prezento de historiaj konstruaj detaloj, kaj el la vidpunktoj scienca, esplora kaj eĉ eduka, kun la eblecoj aranĝi multon da diversaj kulturaj kaj edukaj entreprenoj. Samtempe repraviĝos en tiu ĉi ĉarma loko unu el la plej gravaj sudbohemiaj kulturaj memorindaĵoj el la epoko de la estiĝo de la ĉeĥa ŝtato kaj ĝi ricevos la respektindan lokon, prave apartenantan al ĝi.

 

La partnero de la projekto estas la kelta arĥeoparko en Ringelai en Bavario – Keltendorf - Archäologischer Erlebnispark Gabréta, www.gabreta.de

 


 

Informoj pri la paĝaro | Mapo de la paĝaro ©2006 Město Netolice, Archeos. DESIGN: Nebe s.r.o