ArcheoPark Netolice Naleziste Muzeum

Serĉi

 

La informpado

La historia pejzaĝo de Netolice – informiga piedpado

Tiel nomatan malgrandan rondon kreas informiga porpieda pado proksimume 3 km longa, kiu gvidos vin al la gravaj kulturmemoraĵoj de la urbo Netolice. Ĝi estas signita per verdaj markoj de Ĉeĥa turisma klubo kaj enhavas entute 16 haltigojn, pri kiuj informas vin trilingvaj tabuloj kun la signo de rožmberka rozo.


Mapka - naučná pěší stezka


1. Slava fortikejo sankta Johano, arkeologia parko
2.  La preĝejo de s. Venceslao
3.  La dekanejo
4.  La malnova lernejo
5.  La preĝejo de Ĉieliro de Maria la Virgulino
6.  La saldeponejo (ekster la rondo)
7.  La urbodomo
8.  Rožmberka domo – la muzeo kaj la informcentro
9.  La hotelo Beseda (ekster la rondo)
10. La akvujo  
11. La skulpturaĵo de sankta Johano
12. La urbana bierkuirejo
13. Ziegrossera muelejo
14. La burgeto ĉe la fiŝlago Mnich
15. La ponto kun skulpturo de s. Johano
16. Tradicia popola arkitekturo


La historia pejzaĝo de Netolice – informiga ciklopado

Sur la granda informiga ciklorondo vi komencos la vojon preter la memorindaĵoj de la unika pejzaĝo de Netolice. La rondo estas proksimume 50 km longa , inkluzivas kelkajn deflankiĝojn al unuopaj memorindaĵoj kaj unudirektan rondon ĉirkaŭ la fiŝlago Malovický. Ĝi gvidos vin trans firmigitaj vojoj kaj oni povas ĝin dividi je kelkaj malpli longaj etapoj, kies centro estas Netolice kaj la aŭtokampadejo Podroužek. Tial ĝi konvenas ankaŭ por la familioj kun infanoj. La vojo estas signita kaj enhavas 16 haltigojn kun informtabuloj. Granda parto de la vojo trairas eksan rožmberkan ĉasparkon el la 16.-a jarcento, kiu ĝis hodiaŭ estas la ekzemplo de unike konservita historia sudbohemia pejzaĝo kun vico de malnovepokaj fiŝlagoj. Eblas trovi ĉi tie memoraĵojn ekde pratempo trans popola arkitekturo, gotiko, baroko ĝis nacia kultura memorindaĵo, la kastelo Kratochvíle. La rondon trairas longdistancaj ciklovojoj direktantaj al Hluboká nad Vltavou, Holašovice, Český Krumlov, Prachatice, Vodňany kaj Vlachovo Březí.


Mapka - naučná cyklostezka


1. La renesanca bieno Grejnarov
2.  La urbeto Lhenice
3.  La pratempa fortikejo Velký Hrádeček ĉe la vilaĝo Třebanice
4.  La detruiĝinta rožmberka ĉasparko
5.  La bieno Petrův Dvůr
6.  La kastelo Kratochvíle
7.  La tumulusaj tombejoj en la arbaro Krtelský
8.  Lomec – slavaj tumultomboj
9.  Lomec – la pilgrimcelo de la adorantoj de Maria la Virgulino
10. La vilaĝoj Malovice kaj Malovičky  
11. La bieno Rábín
12. Hradiště u Malovic – kelta barita kultloko  
13. La detruiĝinta burgeto Poděhusy
14. La vilaĝo Mahouš
15. La vilaĝo Němčice
16. La vilaĝo Zvěřetice

Informoj por la vojaĝo: 
La eblecoj loĝiĝi, manĝi aŭ refreŝiĝi survoje troveblas precipe en sidlokoj Netolice, Němčice, Lhenice kaj tutjare ankaŭ en la restoracio de la aŭtokampadejo Podroužek. Nutraĵvendejojn aŭ sezonajn restoraciojn vi trovos en la vilaĝoj Krtely, Mahouš, Němčice, Babice kaj ĉe la kastelo Kratochvíle. La biciklo pruntejo estas en la aŭtokampadejo Podroužek kaj en I. Bike penzion Cirkl en la strato Václavská en Netolice. Bicikla riparejo – Sport Josef Král, Netolice, sur la placo.

Informoj pri la paĝaro | Mapo de la paĝaro ©2006 Město Netolice, Archeos. DESIGN: Nebe s.r.o