La
arĥeoparko „Na Jánu“ en Netolice estas la unua sudbohemia arĥeologia memorindaĵo, prezentata per moderna formo de rekta rekonstruo. Samtempe ĝi estas la unusola en Ĉeĥa respubliko, direktiĝinta antaŭ ĉio je la malmulte konata erao de la ĉeĥa frua mezepoko.
La akropolo de la malnova přemyslida fortikaĵo Netolice, kie troviĝas la arĥeoparko, estis unu el la ĉefaj centroj de princa přemyslida administrado de la suda Bohemio ekde la 10.-a ĝis la duono de la 13.-a jarcento. La arĥeoparko en Netolice estas konstruata poparte kaj kun la intenco kredinde prezenti konstruajn kaj pejzaĝajn detalojn de tiu ĉi sorĉa loko.
Projekt byl spolufinancován z Programu Iniciativy Společenství INTERREG IIIA přeshraniční spolupráce Česká republika - Bavorsko